28
Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj.
32
Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.